回复:[20071224]十大元帥之謎(港版)

Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5    
        Malnova Paĝaro >>



Ĉefpaĝo        Esperantujo        Socia Vivo        Kulturo        Ekonomio        Olimpikoj kaj Sporto        Scienco kaj Eduko        Medicino        Vojaĝo tra Ĉinio        Kalejdoskopo        Amikaj Rilatoj        Inter Ni
   
Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la Profesia Agado"
2010-05-06

















    La Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la Profesia Agado" okazos en Karlovo, Bulgario, de la 11-a ĝis la 14-a de junio, 2010.



    Mesaĝo de profesoro Bojidar Leonov, Bulgario:



    Karaj Geamikoj,



    Kun ĝojo mi deziras informi Vin, ke jam preskaŭ ĉiutage pligrandiĝas la intereso flanke de la oficiuloj en nia lando pri nia seminario kaj agado. Krom la aliĝintaj prelegontoj la seminarion partoprenos ankaŭ reprezentantoj de bulgaraj firmaoj, organizaĵoj, universitatoj, civitanoj kaj fakuloj, kiuj ne parolas Esperante, ne prelegos, sed partoprenos la fakkunvenojn, dezirante konatiĝi kaj kunlabori kun eksterlandaj samfakuloj.



    Aldone mi sendas al Vi la provizoran programon por la prelegoj de la ĝis nun aliĝintaj prelegontoj la Seminarion "Apliko de Esperanto en la profesia agado"/Karlovo 11-14.06.2010/ Respondante al la propono de bulgaraj kaj eksterlandaj geamikoj, ni organizos dum la Seminario ankaŭ apartajn fakkunvenojn de la partoprenontoj pri interlingvistiko, komerco, medicino, ĵurnalistiko, religio, tekniko kaj aliaj fakoj. De la aldonita provizora programo Vi povus konstati, ke la temaro estas diversfaka kaj Vi povus ankaŭ kontribui prelegonte pri ia elektota de Vi temo. Respondante al Viaj demandoj, ni dezirus denove substreki, ke partoprenonte la seminarion Vi ne estos devigota prelegi -- Vi povus partopreni nur la diskutojn kaj fakkunvenojn. Via persona partopreno ankaŭ kontribuos por la sukceso de la Seminario.



    Per Via morala subteno, partopreno en la Seminario Vi helpos al ni plenumi nian bazan celon -- prezenti al la neesperantistaro, ke Esperanto povus esti utila kaj devas esti uzota en la profesiaj kontaktoj!



    Se Vi deziras aliĝi, aŭ havas iajn demandojn, Vi povus skribi al nia retadreso: leonov @ rozabg.com aŭ telefoni: +359 885056469.



    Kun plej koraj salutoj kaj antaŭdanko por Via morala subteno



    Restas amike Via



    Prof. Bojidar Leonov